Alphonse de Lamartine
LA PAPILIO


Naskiĝi kun printempo kaj morti kun la rozo,
zefir-flugile naĝi en la ĉiel-velur',
sur sin' de virgaj floroj sin luli por ripozo,
ebrie de parfumoj, de lumo, de lazur',
forskui flugil-polvon, ankoraŭ june, brile,
kaj flugi for al volboj eternaj spir-simile,
jen por la papilio la ensorĉita sort'.
Tut-same la deziro: ne haltas eĉ momente,
kaj ektuŝinte ĉion, ĝi fine nekontente
reflugas por volupto al la ĉiela pord'.